Interkomunikaj variacioj
Produktnummer:
18264f3f25bf1d4f8ea4535c9554242a6a
Autor: | Barandovská-Frank, Véra Blanke, Detlev Bormann, Werner Fiedler, Sabine Wells, John |
---|---|
Themengebiete: | Maschinenübersetzung Metaforik Phraseologie Plansprachenprojekte Semantik, Diskursanalyse, Stilistik Sprachen der EU Sprachenpolitik Sprachenpolitische Ungleichheit Vielsprachigkeit Vielsprachigkeit im Internet Zweisprachigkeit und Mehrsprachigkeit Übersetzen und Dolmetschen |
Veröffentlichungsdatum: | 01.01.2008 |
EAN: | 9783932975035 |
Sprache: | Deutsch metaCatalog.groups.language.options.esperanto |
Seitenzahl: | 124 |
Produktart: | Kartoniert / Broschiert |
Herausgeber: | Lewoc, Joanna |
Verlag: | Leins |
Produktinformationen "Interkomunikaj variacioj"
Okaze de sia 25a fonda datreveno la Esperanto-Societo Südharz en Herzberg antau internacia publiko en la salonoj de la Welfen-Kastelo konataj lingvistoj parolis pri Esperanto vide al la lingvaj demandoj en Europo, pri modernaj komunikvojoj, planlingvaj projektoj, lingvokontrolaj institucioj, kaj ne laste pri fajnajoj - gravaj ankau en la Internacia Lingvo - kiel frazeologio kaj metafora uzo de esprimoj. Ci tiu libro redonas la plej esencajn kontribuajojn de la konferenco. Al la temaro enkondukas Detlev Blanke. En dulingva artikolo li reliefigas la aktualan lingvan problemon en Europo kaj montras vojojn por solvi gin. Li do traktas la lingvan politikon en Europa Unio. Tre ampleksaj bibliografiaj indikoj ebligas memstaran enprofundigon en la temon. Sabine Fiedler gvidas tra la Esperanta frazeologio kaj klarigas la signifon de frazeologiaj strukturoj en la Internacia Lingvo. Ricaj ekzemploj priskribas, kiun rolon ludas - kaj ludu - frazeologiaj esprimmanieroj, parolturnoj kaj aliaj fiksaj vortkombinajoj en la interhoma komunikado. John Wells invitas en la mondon de la modernaj informperiloj. Li koncentrigas al la plej efika utiligo de la tutmonda teksajo, t.e. la interreto, por Esperanto, kaj instigas al gia penetrado kaj aplikado. Li atentigas pri specifajoj ligitaj al la prezentado de diversalfabetaj tekstoj kaj liveras praktikajn konsilojn por superi aperantajn obstaklojn. Ce la fino trovigas kolekto de retadresoj ne malhaveblaj por krozanta Esperantisto. Deirante de la prezento de la europaj etnolingvoj Véra Barandovská-Frank transiras al lingvoj neutralaj kaj priskribas plurajn planlingvajn projektojn. Si raportas pri kelkaj lasttempe inventitaj artefaritaj lingvoj aldonante klarigojn pri ilia - kelkfoje bizara - fona filozofio. Werner Bormann atentigas pri la neceso uzi precizan lingvajon precipe en Esperanto. Vide al la zorga traktado de la lingvo li priparolas la rolon de lingvokontrolaj instancoj kaj metas apartan akcenton al lingvaj akademioj. La kolektajon fermas fibole dua artikolo de Detlev Blanke. En legera maniero li prezentas diversajn imagojn de ne-esperantista publiko pri la Internacia Lingvo. Pozitivajn, ironiajn, negativajn kaj alispecajn aludojn pri Esperanto ilustras pluraj citajoj. Certaj metaforaj uzoj frape montras, kia fantazia bildo pri la ideo, rolo kaj celo de la Internacia Lingvo ekzistas ekster la esperantista medio.

Sie möchten lieber vor Ort einkaufen?
Sie haben Fragen zu diesem oder anderen Produkten oder möchten einfach gerne analog im Laden stöbern? Wir sind gerne für Sie da und beraten Sie auch telefonisch.
Juristische Fachbuchhandlung
Georg Blendl
Parcellistraße 5 (Maxburg)
8033 München
Montag - Freitag: 8:15 -18 Uhr
Samstags geschlossen